terça-feira, agosto 30, 2005

Interrompita Kanto - Canção Interrompida

 
Interrompita Kanto

Pasinte, mi sukcesis pri kanto harmonia
Kaj bela por oferi al tuta la homaro...
Ĝi estis esper-kanto, ĝi estis ver-sonaro,
Sed la tagoj forpasis unu post la alia.
 
Kaj mia vivosuno, kun brilo elradia,
Zeniton jam atingis solene kaj sen baro,
Kaj nun en degradiĝo malplias ĝia klaro,
Pretiĝas por aliri al la Eterno Dia...
 
Sed same kiel suno mergiĝas horizonton,
Revenas je mateno, aperas post la monto,
Kun klaro la plej forta al mondo surprizita;
 
Tiel same Poeto- la eterna vagabondo,
Returnos kun certeco al scenaro de l´mondo,
Returnas por daŭrigo de l´ kanto interrompita!...
 
Canção Interrompida

Eu tive no passado um canto harmonioso
E belo p'ra doar a toda humanidade...
Era um canto-esperança, era um grito-verdade,
Mas o tempo sutil passou silencioso.

E o sol do meu viver de intensa claridade,
O zênite atingiu, solene e majestoso;
E agora, decrescendo o brilho vigoroso,
Retorna, pouco a pouco, à Luz da Eternidade!...

Mas assim como o sol mergulha no horizonte,
E volve no outro dia por detrás do monte,
Trazendo o seu clarão ao mundo embevecido;

Assim, também, o Poeta – eterno vagabundo,
Retornará, por certo, aos pênates do mundo,
A fim de renovar o canto interrompido!...

Dokito – Muritiba /29/08/2005