sexta-feira, outubro 14, 2005

Gabriela

 
Gabriela
 
Conheci uma donzela,
Se chamava Gabriela,
E morava num riacho!...
Quando essa garota andava,
Tudo nela balançava,
Tanto em cima, como em baixo...
 
Era uma garota bem rude,
Porém de muita virtude ,
E qualidades também;
Eu gostava tanto dela,
Ficava horas na janela,
Espiando o seu vai-vem...
 
E ela vinha rebolando,
Muitas roupas sobraçando,
Para lavar no riacho.
E eu fazendo minha rima,
Sem saber se olhava em cima,
Sem saber se olhava em baixo!...
 
Mas um dia Gabriela,
Botou fogo na panela,
E pediu-me para olhar.
Achei seu gesto tão lindo,
Até que fui descobrindo
Que ela ia namorar!...
 
Fiquei louco de ciúme,
Deixando apagar o lume,
Quase arrebento o tacho!...
Abandonei a Gabriela,
Nunca mais olhei pr´a ela,
Nem por cima...nem por baixo!...
 
Gabriela
 
Ŝi estis belulino,
Simpla kaj dolĉa ino,
Loĝinta ĉe la rojo...
Ŝia nomo – Gabriela,
Kaj sin montris sunhela,
Irinta sur la vojo...
 
Ŝi agitis l´ iradon,
Per korpa balançado,
Supren, malsupren movis,
Kaj tre simpla kaj pura,
Ŝi iĝis in´ terura,
Se l´allogaĵojn ŝovis!...
 
Sed mi amegis ŝin,
Tiu dolĉa virin´
Lavinta vestaĵaron...
Kaj mi ĉiam spionis,
Dum spektaklon ŝi donis,
Ĉe la roja akvaro…
 
Mi staris ĉe fenestro,
Dum ŝi lavis la vestojn,
Mi serĉis novesprimojn...
Supren, malsupren movis,
L´allogaĵoj sin ŝovis,
Anstataŭ miaj rimoj!...
 
Sed iam Gabriela,
Kun naivo anĝela,
Petis min helpu ŝin...
Ŝia gest´ adorinda,
Trovis mi tiel linda,
Mi pensis – korinklin´!...
 
Kaj ĝoje mi demandis,
Mia am´eĉ pligrandis,
”Ho, kion volas vi?!...”
”Mi volas pot-kuiri,
Sed bezonas foriri...
Ĉu vi restos tie ĉi?”
 
”Kun plezuro, Karin´,
Por vi mi gardos ĝin...
Estu vi, do, trankvila!...”
Ŝi iris kaj retardis,
Sed mia koro ardis,
Kaj mia voĉ´- senbrila!
Ekde la stratangulo,
Mi vidis ŝin kun ulo,
Ili amoris, laŭvide!...
Kaj nun mi kun ĵaluzo,
Prenis ŝin per la bluzo,
Ŝin forĵetis rapide!...
 
Feliĉe, mi forlasis
Gabrielan, kaj pasis
La tempo frida, kruela...
Kaj post tiom da jaroj,
Per ĉi-tiu versaĵaro,
 
- Saŭdad´pri Gabriela!...
 
Dokito/12/10/2005
 
 

1 Komentoj:

At 14/10/05 12:51 PM, Blogger Hans-Georg Kaiser diris...

Kara amiko,

mi aligxas, viaj bildoj estas sensacie bonaj. jen gxuo rigardi tion:)

Kore, Cez!

 

Postar um comentário

<< Hejmpaĝo